Encyclopaedia Metallum: The Metal Archives | |
---|---|
online music database | |
Retadreso | www.Metal-Archives.com |
Kategorio | Enciklopedio pri metalrokaj bandoj |
Lingvo(j) | Angla |
Posedanto | Morrigan, Hellblazer |
Encyclopaedia Metallum: The Metal Archives (Esperante: Enciklopedio Metallum: La Metalrokaj arkivoj, plej konata kiel Metal Archives aŭ MA) estas retejo kiu enhavas informon pri muzikaj bandoj ligataj al metalroko kaj al ĉiuj branĉoj de tiu muzika genro. Encyclopaedia Metallum ricevadis bonajn recenzojn de multaj gazetoj kaj sciuloj pri metalroko, ekzemple, Matt Sullivan de Nashville Scene opiniis ke MA estas "la plej bona reta datumbazo pri la metalroka mondo."[1] La revuo Terrorizer priskribis la paĝon kiel "plena kaj elĉerpita listo de metalrokaj bandoj, kun vasta diskaro, opinia forumo tre aktiva kaj listo de uzantoj interkonektataj kiu montras la ĉiama incesta beleco de la metalroka etoso".[2] Tamen, ekzistas ekscepcioj por kelkaj bandoj kiu oni ne certas pri siaj ĝusta genro kaj oni ne aldonis ilin en la retejo.
Encyclopaedia Metallum provas doni kompreneblan informon pri la bandoj, kiel diskaro, emblemoj, fotoj, kanzonaj tekstoj, nuna membraro, biografio kaj kronikoj de registrataj uzantoj.
Je decembro de 2011, la retejo havas pli ol 83,500 listataj bandoj, 205,000 kontribuoj, 1,380,000 kanzonoj, 55,000 revizioj kaj 281,000 registritaj uzantoj (el kiu (205,000 estas aktivaj uzantoj).[3] Estas unu el la 500 pli vizitataj retejoj en kvin landoj.[4]